KEF 2008
De Vinilkosmo, la 11an de majo 2008.
Se plaĉas al vi muziko, teatro, literaturo, la originala Esperanto-kulturo, amuziĝo kaj multo pli, vi nepre estos en KEF 2008, ĉi-foje revenanta al Danio kaj la ĉarmega urbo de Hamlet (almenaŭ de lia kastelo): Helsingør. La datoj estas de la 12a ĝis la 19a de julio 2008.
Por la 9-a fojo junuloj en nordio aranĝas "Kultura Esperanto Festivalo". Ĝi estas festivalo kie ni prezentas altkvalitan originalan esperanton kulturon. Pli detala programo baldaŭ venos. Sed baze la unuaj tagoj de la festivalo estas pli metiejaj kaj la lastaj tagoj estas pli distraj. Meze estos ekskursa tago. La festivalo estas festivaleja en sia formo, tiel sense ke oni loĝas primitive kaj tiel maniere la kostoj ne estas tiom altaj, eĉ se Danio estas unu el la plej multekostaj landoj en la mondo. Se vi volas kontakti nin, tiam vi povas skribi al kef9@MALAPERIGU.tejo.org
Vidu pli kaj aliĝu ĉe: kef.saluton.dk kaj www.tejo.org/kef
Publikigita en Muziko | Sendi al amiko | 2 komentoj »
Por voĉdoni : alklaku jenan vinjeton (por malbona noto: klaku maldekstran vinjeton, tre bona noto, klaku dekstran vinjeton).
Atentu! vi rajtas voĉdoni nur unu fojon!
12
voĉdono(j) : 4.58/5


